
Γα να κλείσει το λεξικό κάνε κλικ στο κουμπί από πάνω. Πληροφορίες για τη χρήση του λεξικού υπάρχουν στις σελίδες της «Βοήθειας».
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Βοήθεια: * ? Περισσότερα....
Gazetartikolo
Aŭ varba parolo.
Favora impreso,
Ekintereso.
Lernolibro,
Sankta vibro,
Propaganda miasmo;
Entuziasmo!
Samideano 2,
(Je via sano!),
Kamarado,
Varbado,
Instruo,
En butontruo
Verda flago 3,
Glora tago!
Plua ŝtupo:
Nova grupo.
Nova sento 4,
Facila vento 4
Kaj poemo
Pri sama temo!
Post hezito
Delegito 5.
Laŭ bezono
Gazetabono,
Kotizoj
Kaj valizoj
Por kongreso.
Miraklimpreso!
Fraka vesto,
Bala festo,
Naci-kostumo,
Amindumo.
Hispanino,
Korinklino
Kaj esperoj,
Amleteroj.
Mielo,
Ĉielo!
...............
...............
Edzino;
FINO!!
Baza literatura krestomatio. Budapest, 1986, p. 110-111.
1. Raymond Schwartz [Remon' Ŝvarc] (1894-1973). Esperantistiĝis en 1909. Franco. Bankdirektoro. Humuristo kaj satiristo, majstro de vortludoj. Redaktoro de spritgazeto "La Pirato". Gvidis famajn literaturajn Esperanto-kabaretojn "La Verda Kato" kaj "La Tri Koboldoj" en Parizo. Libroj: "Kiel akvo de l' rivero", "Vole... novele", "Verdkata testamento", "La stranga butiko", "... kun siaspeca spico!" kaj aliaj.
2. Samideano: ĉi tie - esperantisto.
3. La esperantista standardo (flago) estas verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo. La standardon, kiel simbolon de la esperantistaro, oni akceptis en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en 1905.
4. Aludoj pri la versaĵo de Ludoviko Zamenhof "La Espero" (la himno de la Esperanto-movado). Nova sento - esperantismo, interna ideo de Esperanto.
5. Ĉirkaŭ 2 000 delegitoj (reprezentantoj) de UEA, en ĉiuj mondopartoj, pretas respondi al viaj demandoj pri praktike ĉiuj ajn fakoj, helpi vin, kiam vi vojaĝas ktp. La adresoj de la delegitoj troviĝas en la jarlibro de UEA.
1. Rakontu pri la esperantista vivo de la priskribita samideano Espo.