Σύνδεση

Απομνημόνευση

ΤΟ ΛΕΞΙΚΟ VORTARO*

Γα να κλείσει το λεξικό κάνε κλικ στο κουμπί από πάνω. Πληροφορίες για τη χρήση του λεξικού υπάρχουν στις σελίδες της «Βοήθειας».

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Βοήθεια: * ? Περισσότερα....

ΕΡΓΑΛΕΙΟ ΑΜΕΣΗΣ ΕΠΙΚΟΙΝΩΝΙΑΣ TUJMESAĜILO*

Με αυτό το εργαλείο άμεσης επικοινωνίας (instant messenger) μπορείς να κουβεντιάζεις με άλλους χρήστες του lernu!. Για να ξεκινήσει η λειτουργία του, κάνε κλικ στο μπλε κουμπί από πάνω. Περισσότερες πληροφορίες υπάρχουν στις σελίδες της «Βοήθειας».

Βοήθεια * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

- Ofte oni aŭdas diskutojn kaj disputojn pri prononcado. Ĉu diferencoj en prononcado ne malhelpas al diverslandaj esperantistoj komunikiĝi? Kompreneble, ĉiu deziras havi bonan ( bonegan) prononcadon. Sed kia ĝi devas esti? Pri tiu problemo hodiaŭ parolos profesoro pri fonetiko 1 de la Universitato de Londono John Wells 2.

John Wells
BONA KAJ MALBONA PRONONCADOJ

Lingvistikaj aspektoj de EsperantoEn Esperanto, same kiel en kredeble ĉiu funkcianta lingvo, ne ĉiuj prononcmanieroj estas same ŝatataj. Oni ofte aŭdas opiniesprimojn kiel "Li havas malbonan elparolon", "Ŝi tre bone prononcas la lingvon". Kiun bazon havas tiaj eldiroj? Kiuj estas la kriterioj de bona kaj malbona prononcadoj de Esperanto?

Mi konsentas, ke tiaj opiniesprimoj havas parte estetikan bazon; sed tiun flankon ni volas lasi ekster la nuna diskuto. Do ne estos nun parolo pri belo kaj malbelo.

La unua kriterio, kiun ni povas rimarkigi, estas la praktika. Bona prononco estas tiu, kiu ebligas interkomprenon inter esperantistoj de malsamaj etnaj lingvoj. Ĝi estas tiu, kiu faciligas interkomunikiĝon per la internacia lingvo. Tial mi malrekomendas, ekzemple, la kutimon de kelkaj angloj prononci 'r' tiel, ke alilingvanoj povas miskompreni ĝin: oni konfuzus, ekzemple, "oro" kaj "ovo" 3.

La dua kriterio, pli ĝuste kriteriaro, estas lingvistika. Bona prononco estas tiu, kiu spegulas la fonologian 4 karakteron de Esperanto. Ĝi estas tiu, kiu nepre distingas inter ĉiu paro da fonemoj prezentiĝantaj per malsamaj literoj en la ortografio 4. Ĝi estas tiu, kiu laŭeble konservas la striktan rilaton inter ortografio kaj prononco. Tial mi malaprobus, ekzemple, se iu hispana japana esperantisto ne distingus inter 'b' kaj 'v': kiel ni sciu, ĉu li "bolas" "volas"? "benas" "venas"? vidis "korbon" "korvon"? 5

La tria kriterio estas geografia. Bona prononco estas tiu, kiu estas geografie neŭtrala. Ĝi estas tiu, kiu ne montras lokajn apartaĵojn, regionismojn naciismojn. Ĝi estas tiu, kiu ne ebligas al la aŭskultanto diveni, el kiu lando venis la parolanto. Ĝi estas internacia. Tial mi konsilus, ekzemple, "ne" prononci 'o' kiel diftongon; ĉar diftonga 'o' karakterizas precipe anglalingvanojn 6. Mi konsilus ne prononci 'n' kiel palatalon antaŭ 'i'; ĉar palatala 'n' en "ni" karakterizas precipe polojn 7. Mi konsilus akcenti la antaŭlastan silabon de vorto, ne la lastan; ĉar akcenti la lastan silabon karakterizas precipe francojn.

Ivo Lapenna, modela parolanto kaj elparolantoLa kvara kriterio estas sociologia. La socia portanto de la lingvo Esperanto estas ĝia parolantaro, ĝia lingvokomunumo. Tiu kolektivo, geografie disa sed spirite kunligita, havas amason da komunaj kredoj, opinioj, sintenoj - en la plej vasta senco, komunan kulturon. Inter tiuj komunaj opinioj estas iuj, kiuj rilatas al la prononcado. Tio ŝajnas esti la klarigo de tio, ke - ekzemple - 'r' prononcata per vibro de la langopinto 8 estas pli ŝatata ol diversaj aliaj specoj.

Pri la fakto, unika en la historio de la homaro, ke Esperanto transformiĝis de kabineta projekto surpapera al vivanta, plene funkcianta lingvo, - pri tio oni plurfoje atentigis. Atentinda estas ankaŭ la fakto, ke ĝi kreis en si normojn de prononcado. Tiuj normoj ne estas absolute unuecaj kaj certe ne estas observataj de ĉiuj parolantoj de la lingvo; sed estas grava sociolingvistika fakto, ke ili ekzistas. Se oni foje gratulas min iun alian pro bona prononcado de Esperanto, tio signifas, ke mi, li, sukcese liberiĝis el la fonetikaj katenoj de la gepatra lingvo por alpreni tiujn normojn... ke ni saĝe elektis gepatrojn, parolantajn la ĉeĥan la serbokroatan.

John Wells. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam, 1978, p. 25-26. Mallongigita.

- Efektive, ĉeĥoj, serboj kaj kroatoj havas mirinde belan Esperantan prononcon. Sufiĉas citi kelkajn konatajn nomojn: Karolo Piĉ 9, Ivo Lapenna 10, Tibor Sekelj 11, Simo Milojeviĉ 12, Spomenka Ŝtimec 13.

- Estas tre interese ĉeesti malfermon de Universala Kongreso de Esperanto, kiam kelkfraze salutas reprezentantoj de dekoj da landoj. La senco de la salutparoloj estas komprenebla, sed la prononco ofte portas iun apartan "aromon", kio kune formas miraklan bukedon.

Plej malfacile liberiĝas de siaj gepatrolingvaj kutimoj ( katenoj, se uzi la bildecan esprimon de John Wells) anglalingvanoj. Sed ankaŭ inter ili estas konataj esperantistoj, kies anglalingvecon oni (preskaŭ) ne povas diveni, ekzemple, Humphrey Tonkin 14, William Auld 15, Victor Sadler 16, David Jordan 17, Mark Fettes 18 kaj, certe, la ĵusa preleginto.

KOMENTARO

1. Fonetiko - fako de lingvoscienco, kiu studas manierojn de formiĝo kaj akustikajn ecojn de la sonoj de homa parolo.

2. John Wells [Ĝon Ŭelz] (1939- ). Esperantistiĝis en 1956. Brito. Doktoro kaj profesoro pri fonetiko. Estro de la katedro de fonetiko kaj lingvistiko en Universitata Kolegio Londono. Membro de la Brita Akademio. Estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Estis prezidanto (nun membro de Honora Patrona Komitato) de Universala Esperanto-Asocio. Membro de la Akademio de Esperanto. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio kaj la Londonan Esperanto-klubon. Instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Aŭtoro de vaste uzata Esperanta-angla kaj angla-Esperanta vortaro, "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", "Jen nia mondo", verkoj pri prononcado de la angla lingvo.

3. "Angloj en iuj fonetikaj pozicioj prononcas "r" tre malforte, preskaŭ nule, neaŭdeble por reprezentantoj de iuj aliaj lingvoj. Tio povas kaŭzi miskomprenon: "verki" - "veki", "surda" - "suda", "karto" - "kato", "korto" - "koto", "prezo" - "pezo"" (Eŭgeno Bokarjov).

4. "Fonemo estas sono, kiu kapablas diferencigi la sencon de vortoj kaj vortformoj... En Esperanto ĉiu fonemo estas reprezentata de speciala litero... La lingvoscienca fako, kiu okupiĝas pri fonemoj, estas nomata fonologio" (Eŭgeno Bokarjov).

5. "Rusoj en senakcenta pozicio povas miksi "o" kaj "a". Anstataŭ "oranĝo" ili povas diri "aranĝo", anstataŭ "okcidento" - "akcidento", anstataŭ "ofero" - "afero", anstataŭ "poŝtisto" - "paŝtisto", anstataŭ "nocio" - "nacio". Precipe grava estas la eraro, kiam tiuj fonemoj miksiĝas en gramatikaj finaĵoj: anstataŭ bono - bona, anstataŭ "mi diros" - "mi diras". En la sama senakcenta pozicio ruso povas miksi "e" kaj "i": anstataŭ "letero" li povas diri "litero". La rusa lingvo ne diferencigas ankaŭ la fonemojn 'g' kaj 'h'. Tial rusoj iafoje povas erari, miksante tiujn fonemojn: "gardi" - "hardi", "gasti" - "hasti..."

En la japana lingvo ne ekzistas "l", en la ĉina - "r". Tial japanoj kaj ĉinoj povas miksi en sia prononcado tiujn fonemojn: "rado" - "lado", "revi" - "levi", "rimo" - "limo", "roko" - "loko", "birdo" - "bildo"" (Eŭgeno Bokarjov).

6. "La personoj, kies gepatra lingvo estas la angla, parolante en Esperanto, memoru, ke 'o' ne estas '', ke 'e' ne estas 'ej'" (Ivo Lapenna).

7. "La rusoj kaj poloj devas bone distingi inter 'n' kaj 'nj', inter 'l' kaj 'lj': "ni" ne estas "nji". Ili ĝenerale evitu la troan moligon en la lingvo. Oni, do, ne diru: "lija njepo" (nepo) "nje estas espjerantjisto!"" (Ivo Lapenna).

"Rusoj ofte moligas "t" en la pozicio antaŭ la vokaloj "e" kaj "i", kaj en tiu pozicio ĝi povas esti perceptata kiel varianto de "c": "timo" - "cimo", "tiklo" - "ciklo". Do uzado de la moligita varianto de "t" ne estas rekomendinda. Tiu rekomendo povas rilati ankaŭ al "d" kaj "n" " (Eŭgeno Bokarjov).

8. kiel, ekzemple, en la rusa lingvo.

9. Karolo Piĉ (1920-1995). Esperantistiĝis en 1926. Ĉeĥo. Librotenisto. Esperanta verkisto kaj tradukisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Kelkaj el liaj libroj: "La Litomiŝla tombejo" (romano), "Angoro" (poemaro), "Klaĉejo" (romano), "La interna vivo de Esperanto" (eseoj), "Ordeno de verkistoj" (romano), "Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto", "La Bermuda triangulo" (rakontaro). Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima.

10. Ivo Lapenna (1909-1987). Esperantistiĝis en 1928. Jugoslavo (kroato), dum multaj postmilitaj jaroj loĝinta en Britio. Doktoro pri juro, universitata profesoro. Unu el la plej meritplenaj agantoj de la Esperanto-movado, al kiu li dediĉis sesdek jarojn de sia vivo. Konstruinto de la moderna UEA, ĝia multjara ĝenerala sekretario kaj prezidanto. Fondinto kaj direktoro de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo). Estis membro de la Akademio de Esperanto. Renoma sciencisto, teoriulo de la internacilingva problemo, fama oratoro, aŭtoro de multaj gravaj verkoj, inter kiuj elstaras "Esperanto en perspektivo", "Retoriko", "Elektitaj paroladoj kaj prelegoj". La rezolucio de Unesko pri Esperanto, akceptita en Montevideo, estis frukto de lia persista kaj sagaca agado.

11. Tibor Sekelj (1912-1988). Esperantistiĝis en 1929. Jugoslavo (naskiĝis en la hungar-parola parto de Slovakio kaj translokiĝis al la hungar-parola parto de Jugoslavio; sed oni nomis lin serbo!). Fakulo pri muzeoj. Estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA. Kelkaj liaj libroj: "Nepalo malfermas la pordon", "Premiitaj kaj aliaj noveloj", "Mondo de travivaĵoj", "Elpafu la sagon", "Tra la lando de indianoj".

12. Simo Milojević [Milo'jeviĉ] (1936- ). Esperantistiĝis en 1956. Jugoslavo (serbo el Bosnio-Hercegovino), loĝanta en Nederlando. Ĵurnalisto kaj profesia esperantisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Dum multaj jaroj estis redaktoro de la revuo "Esperanto", ĝenerala direktoro de UEA, unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Aŭtoro de sennombraj artikoloj.

13. Spomenka Ŝtimec [Spo'menka Ŝti'mec] (1949- ). Esperantistiĝis en 1964. Jugoslavino (kroatino). Diplomito pri la germana kaj franca lingvoj. Profesia esperantisto ĉe Internacia Kultura Servo en Zagrebo. Organizanto de Pupteatraj Internaciaj Festivaloj (PIF). Estis estrarano de UEA. Instruas Esperanton diverslande. Kelkaj el ŝiaj libroj: "Vojaĝo al disiĝo", "Nesenditaj leteroj al Japanio", "Gastamo", "Virino kiu flustris en uragano", "Ombro sur interna pejzaĝo". Membro de la Akademio de Esperanto.

14. Humphrey [Ham'fri] Tonkin (1939- ). Esperantistiĝis en 1956. Brito, poste usonano. Doktoro kaj profesoro pri literaturo. Dum multaj jaroj estis rektoro de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn. Iama prezidanto de TEJO kaj la unua redaktoro de la magazino "Kontakto". Multjara komitatano, estrarano, prezidanto (nun membro de Honora Patrona Komitato) de UEA. Kunredaktoro de la revuo "Language Problems & Language Planning" (Lingvaj problemoj kaj lingva planado). Estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). Verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn. Prilaboras la Esperantan sekcion de prestiĝa faka bibliografio pri lingvistiko kaj literaturscienco. Aŭtoras sennombrajn artikolojn, studojn kaj paroladojn. Elstara organizanto kaj oratoro. Membro de la Akademio de Esperanto.

15. William Auld [Ŭil'jam Old] (1924- ). Esperantistiĝis en 1937. Instruisto. La plej signifa nuntempa Esperanto-poeto. Aŭtoro de multaj libroj (poezio, kritiko, eseoj, tradukoj, lerniloj). Redaktoro de pluraj gazetoj ("Esperanto", "Fonto", "Brita esperantisto", "Monato" k.a.), literaturaj kaj movadaj verkoj. Iama vicprezidanto de UEA. Multe instruis Esperanton. La plej gravaj libroj: "La infana raso", "En barko senpilota", "Pri lingvo kaj aliaj artoj", "Pajleroj kaj stoploj", "Paŝoj al plena posedo", "La fenomeno Esperanto", "Esperanta antologio" (redaktoro), "Nova Esperanta krestomatio" (redaktoro). Honora membro de UEA.

16. Victor [Vik'tor] Sadler (1937- ). Esperantistiĝis en 1951. Brito. Lingvisto. Redaktis la revuojn "Esperanto" kaj "Monda kulturo". Laboris kiel direktoro de la CO (Centra Oficejo) de UEA kaj ĝenerala direktoro de UEA. Partoprenis en la projekto de multlingva komputila tradukado DLT (Distribuita Lingva Tradukado), en kiu Esperanto ludis kernan rolon. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Aŭtoro de la verslibro "Memkritiko".

17. David Jordan [Dej'vid Ĝor'dan] (1942- ). Esperantistiĝis en 1959. Usonano. Etnografo kaj lingvisto. Profesoro de Kalifornia Universitato. Aŭtoro de detala referenca libro pri Esperanto por usonanoj kaj libro de spritaj fabeloj pri Esperantaj temoj. Kelkfoje instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

18. Mark Fettes (1961- ). Esperantistiĝis en 1980. Naskiĝis en Usono, studis en Britio, dum longa tempo loĝis en Nov-Zelando, nun loĝas en Kanado. Ĵurnalisto. Doktoro pri edukado. Redaktis la revuon "Esperanto". Estis estrarano de UEA. Instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Direktoro de ESF (Fonduso por Esperantologiaj Studoj).

LINGVA PRAKTIKO

1. Trovu en la teksto terminojn de lingvoscienco kaj laŭeble klarigu ilin.

2. Prezentu, kiujn erarojn (prononcajn, gramatikajn, sencajn) en Esperanto faras parolantoj de via gepatra lingvo. Al kiu vi povas prezenti pretendojn?

3. Laŭ la ĉefa ideo de la versaĵo, prezentu kelkfrazan rakonton pri iu, kiu ne kuraĝis plenumi sian revon kaj nun bedaŭras pri tio.

4. Ĉu vi bedaŭris pri io, kion vi povis fari, sed ne faris, timante postsekvojn?

Επιστροφή Συνέχεια